PropertyValue
rdfs:label
  • Kriketo
rdfs:comment
  • Kriketo estas magia pilkosporto kun grava rolo tutmonde. En la Komunumo de Nacioj, ĝi estas tre populara sporto, ludita de junaj magiistoj kaj sorĉistinoj. La plej fama ludanto estas Hario Potero. Matĉoj ludiĝas inter du teamoj de sep ludantoj rajdante flugantajn balailojn super mallarĝa rivereto (la kriketo, bonalingve rivereteto), uzante kvar pilkojn kaj ses ŝvebantajn ringoformajn golojn, tri sur ĉiu flanko de la ludejo. La ludo havas tutmonde furoran pozicion kompareblan al tiu de futbalo.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • Kriketo estas magia pilkosporto kun grava rolo tutmonde. En la Komunumo de Nacioj, ĝi estas tre populara sporto, ludita de junaj magiistoj kaj sorĉistinoj. La plej fama ludanto estas Hario Potero. Matĉoj ludiĝas inter du teamoj de sep ludantoj rajdante flugantajn balailojn super mallarĝa rivereto (la kriketo, bonalingve rivereteto), uzante kvar pilkojn kaj ses ŝvebantajn ringoformajn golojn, tri sur ĉiu flanko de la ludejo. La ludo havas tutmonde furoran pozicion kompareblan al tiu de futbalo. La precipa celo de la ludo estas permane kapti orkoloran pilketon, kiu magie flugas per du flugiloj, tre rapidas kaj ekstreme draste povas ŝanĝi sian flugdirekton. En la angla lingvo tiu pilketo nomiĝas golden snitch (ora sniĉo). La aliaj pilkoj, signife pli grandaj kaj pezaj, uzatas por ĝeni, faligi aŭ vundi la membrojn de la kontraŭa teamo.