PropertyValue
rdfs:label
  • Barono de Munkhaŭseno
rdfs:comment
  • 200px|rightLa barono Hieronimus de Munkhaŭseno (germane: Hieronymus von Münchhausen) estis konata koraĝulo. La junkro tre ŝatis prezenti al siaj nobelaj ĉasgastoj sekrete verajn rakontojn. Malgraŭ la modesteco de la barono, kiu ne deziris divatigi siajn valorajn kvalitojn, kelkajn el tiuj rakontoj nekonato publikis en la jaro 1781 en gazeto en Berlino. Kvar jarojn poste aperis en Anglujo tuta libro pri „La mirindaj vojaĝoj kaj militiroj de la barono Munkhaŭseno en Ruslando“. La verkinto estis Erich Raspe, germana geologo kaj arkeologo, kiu pro certaj nekonataj financaj aferoj devis elmigri al Britlando. La libro tie tre bone vendiĝis kaj rapide sekvis pliaj eldonoj. Sed ankoraŭ pli furora estis la vendosukceso de la germana prilaboro de „Munkhaŭseno“, kiu aperis en la jaro 1786 en Göttinge
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • 200px|rightLa barono Hieronimus de Munkhaŭseno (germane: Hieronymus von Münchhausen) estis konata koraĝulo. La junkro tre ŝatis prezenti al siaj nobelaj ĉasgastoj sekrete verajn rakontojn. Malgraŭ la modesteco de la barono, kiu ne deziris divatigi siajn valorajn kvalitojn, kelkajn el tiuj rakontoj nekonato publikis en la jaro 1781 en gazeto en Berlino. Kvar jarojn poste aperis en Anglujo tuta libro pri „La mirindaj vojaĝoj kaj militiroj de la barono Munkhaŭseno en Ruslando“. La verkinto estis Erich Raspe, germana geologo kaj arkeologo, kiu pro certaj nekonataj financaj aferoj devis elmigri al Britlando. La libro tie tre bone vendiĝis kaj rapide sekvis pliaj eldonoj. Sed ankoraŭ pli furora estis la vendosukceso de la germana prilaboro de „Munkhaŭseno“, kiu aperis en la jaro 1786 en Göttingen. En tiu versio la „Mirindaj vojaĝoj surmare kaj sur la firma tero, la militiroj kaj gajaj aventuroj de la barono Munkhaŭseno, kiel li mem kutimis rakonti ilin ĉe botelo da vino en la rondo de siaj amikoj“ baldaŭ fariĝis multe legata popollibro – kaj tio ĝi estas ankoraŭ nun. La verkinto de tiuj spritegaj rakontoj konatiĝis nur multajn jardekojn post sia morto: lia nomo estas Gottfried August Bürger, jen unu el la plej seriozaj germanlingvaj aŭtoroj de la 18-a jarcento. Li ĉiam devis trabarakti sin tra la vivo, neniam havis sufiĉe da mono kaj krome li estis kiel ekz. Swift sekretema persono, kiu devote rampis surventre antaŭ nobeluloj, tial ankaŭ la pli diplomata kaj eĉ nobeligita civitano Goeto povis fariĝi lia vera amiko. Tiu tuj morniĝis vizaĝe, se li nur aŭdis la nomon de Bürger, kiu ne preterlasis okazojn elsendi laŭdemajn rimarkojn pri Goeto.