PropertyValue
rdfs:label
  • Reformo
rdfs:comment
  • Reformo estas herezo, kiu okazis en Esperanto-movado, kaŭzita de Lutero kaj Kalvino. Estas egale ĉu la reformoj estas bonaj aŭ malbonaj, bezonataj aŭ ne – reformi necesas. Reformemo estas ŝatokupo de multaj ĵuskomencintoj -- kutime enuiga (nenio vere nova proponiĝas), ofte teda kaj foje eĉ amuza. Reformemuloj supozas, ke per laŭpaŝaj ŝanĝoj tra kaj ene de ekzistantaj lingvoj oni povus finfine ŝanĝi la fundamentajn gramatikon kaj vortaron de Esperanto. Tiu hipotezo de lingvoŝanĝo kreskis el finvenkismo, kaj asertas ke fundamentaj restrukturadoj estos necesa por ke okazu la fina venko.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • Reformo estas herezo, kiu okazis en Esperanto-movado, kaŭzita de Lutero kaj Kalvino. Estas egale ĉu la reformoj estas bonaj aŭ malbonaj, bezonataj aŭ ne – reformi necesas. Reformemo estas ŝatokupo de multaj ĵuskomencintoj -- kutime enuiga (nenio vere nova proponiĝas), ofte teda kaj foje eĉ amuza. Reformemuloj supozas, ke per laŭpaŝaj ŝanĝoj tra kaj ene de ekzistantaj lingvoj oni povus finfine ŝanĝi la fundamentajn gramatikon kaj vortaron de Esperanto. Tiu hipotezo de lingvoŝanĝo kreskis el finvenkismo, kaj asertas ke fundamentaj restrukturadoj estos necesa por ke okazu la fina venko. Reformismo estas distingota de naturaj reformoj - reformismo estas la supozo ke amasiĝo de reformoj povas kaŭzi la aperon de tute malsama lingvo kaj formo de lingvo ol aktuala Esperanto. Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, ĉar kun tia lingvo neniu kuraĝas fari iajn eksperimentojn aŭ fleksi ĝin laŭ sia gusto; sed pri lingvo artefarita ĉiu opinias, ke li havas rajton de voĉo, ke li povas aŭ eĉ devas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno. En lingvo natura ĉiu eĉ plej granda efektiva malbonaĵo neniun incitas, eĉ neniun meditigas, kaj estas akceptata kun plena kontenteco au rezignacio; en lingvo artefarita ĉio ŝajnas al ni kritikinda, ĉiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto, pikas al ni la okulojn kaj vekas deziron de refarado. Lingvo, kiu kreis jam grandan, potence kreskantan literaturon, kiu havas sian historion kaj siajn tradiciojn, sian tute precizan spiriton kaj siajn tute klarajn idealojn, --- tia lingvo ne bezonas jam timi, ke io pereige depuŝos ĝin de tiu natura kaj rekta vojo, lau kiu ĝi evoluas. La vivo kaj la tempo garantiis al nia lingvo naturan forton, kiun neniu el ni povas senpune malrespekti. Reformismo diferencas la politikojn intencitajn de la riistoj, naistoj kaj senĉapelistoj de la pli ĝenerala Herezo kiu inkudas, depende de la difinoj, ankaŭ la Idismon. left