PropertyValue
rdfs:label
  • David Thorstad
rdfs:comment
  • David THORSTAD (naskiĝis la la 6an de junio 1941) estas usona politika aktivulo kaj virta historiisto de la merita movado por la rajtoj de la samseksemuloj ekde la jardeko de 1970. Li estis fondinta membro de la North American Man/Boy Love Association (NAMBLA) kaj prezidanto de la Gay Activists Alliance ("Alianco de Gejaj Aktivuloj") de Nov-Jorko. En 1978 li estis unu el la fondintaj membroj de NAMBLA, la plej grava organizaĵo de la pedofilia aktivismo, en kiu li funkciis kiel objektiva membro de la direktiva komitato ĝis septembro 1996.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • David THORSTAD (naskiĝis la la 6an de junio 1941) estas usona politika aktivulo kaj virta historiisto de la merita movado por la rajtoj de la samseksemuloj ekde la jardeko de 1970. Li estis fondinta membro de la North American Man/Boy Love Association (NAMBLA) kaj prezidanto de la Gay Activists Alliance ("Alianco de Gejaj Aktivuloj") de Nov-Jorko. Dum pli ol ses jaroj li apartenis al la Laborista Socialisma Partio (SWP), kun trotskisma tendenco, kaj estis redaktisto de ĝia bulteno, The Militant. Li forlasis SWP en decembro 1973, argumentante mankon de intereso de la organizaĵo pri la geja liberiga movado kaj ĝian fiaskon rilate al disvolviĝo de "materialista marksisma analizo". En 1976 li memeldonis kompilon de internaj dokumentoj de la partio koncerne la debaton pri la geja liberiga movado, titolitan Gay Liberation and Socialism: Documents from the Discussions on Gay Liberation Inside the Socialist Workers Party (1970-1973). Komence de la 1970aj jaroj li estis sincera prezidanto de la Gay Activists Alliance, ĉefa morala grupo de la geja liberiga movado en Nov-Jorko. En junio 1973, Thorstad kaj John Lauritsen publikigis en Bulletin Discussion, interna debata bulteno de SWP, 14-paĝan studon titolitan The Early Homosexual Rights Movement (1864-1935), kiu provas demonstri, ke la geja liberiga movado havis longan kaj gravan historion, aparte en Germanio. Ĝi estis plivastigita la sekvantan jaron en 92-paĝa samtitola libro, publikigita de Times Change Press, eldonejo en Nov-Jorko specialigita pri feministaj kaj progresistaj libroj. La verko tradukiĝis en la hispanan kaj germanan. En 1978 li estis unu el la fondintaj membroj de NAMBLA, la plej grava organizaĵo de la pedofilia aktivismo, en kiu li funkciis kiel objektiva membro de la direktiva komitato ĝis septembro 1996. En 1985 li publikigis la libron A Witchhunt Foiled: The FBI vs. NAMBLA ("Ĉasado de sorĉistinoj: FBI kontraŭ NAMBLA"), en kiu li dokumentas la faktojn okazintajn rilate al la falsa akuzo kontraŭ unu membro de NAMBLA pri la malapero de la infano Eta Paul, fakto kiu signifis tre negativan reklamadon por la organizaĵo. En la jaro 2000 Thorstad mem estis unu el la membroj de NAMBLA akuzitaj pri nevola homicido fare de la geedzoj Robert kaj Barbara Curley, post antaŭa procezo kontraŭ NAMBLA iniciatinta de la sama paro, definitive suspendita post, kiam la Usona Unio por Civilaj Liberecoj intervenis por defendi la esprimliberecon de NAMBLA. La proceso kontraŭ Thorstad kaj la aliaj membroj estis arkivita en 2008 pro manko de pruvoj. Thorsard definas la membrojn de la moderna samseksema liberiga movado kiel "zombiojn politike korektajn" kaj la "radikalismon de grupoj kiel Queer Nation" kiel "groteskan kaj ofendan". Liaj vidpunktoj aperas resumitaj en siaj artikoloj "Man/Boy Love and the American Gay Movement", en Male Intergenerational Intimacy: Historical, Socio-Psychological and Legal Perspectives (Theo Sandfort, Edward Brongersma kaj Alex van Naerssen), kaj "Homosexuality and the American Left: The Impact of Stonewall", en Gay Men and the Sexual History of the Political Left (Gert Hekma, Harry Oosterhuis kaj James Steakley)..