PropertyValue
rdfs:label
  • Antaŭ, malantaŭ kaj post
rdfs:comment
  • 400px|right Ja estas stranga afero (sed sankciita de la uzado) ke pri loko oni kutime diras "antaŭ" / "malantaŭ", kaj pri tempo, "antaŭ" / "post". Eble temas pri (unu plia) naturalismaĵo sin enŝovinta en Esperanton. Kp ekz-e: F: devant-derrière, avant-après A: before-behind, before-after NL: voor-achter, vóór-na R (latinigite): pered-za, pered-posle Rimarku, ke "post" havas lokan signifon: "sekvante". Mi kuris post li. = Mi eksekvis lin kure. Mi kuris malantaŭ li. = Ni kuris kune.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • 400px|right Ja estas stranga afero (sed sankciita de la uzado) ke pri loko oni kutime diras "antaŭ" / "malantaŭ", kaj pri tempo, "antaŭ" / "post". Eble temas pri (unu plia) naturalismaĵo sin enŝovinta en Esperanton. Kp ekz-e: F: devant-derrière, avant-après A: before-behind, before-after NL: voor-achter, vóór-na R (latinigite): pered-za, pered-posle -- eĉ kiam la du vortoj por "antaŭ" ne estas identaj, kiel en la franca kaj la skriba nederlanda, ili multe pli similas inter si, ol faras iliaj kontraŭoj; kaj la komparo inter A kaj NL ŝajne montras, ke eĉ tiu distingo inter tempo kaj loko eble estas relative novtempa en la ĝermana lingvofamilio. Rimarku, ke "post" havas lokan signifon: "sekvante". Mi kuris post li. = Mi eksekvis lin kure. Mi kuris malantaŭ li. = Ni kuris kune. Oni ja povus demandi al si, kiagrade eĉ tiu uzo de "post" ne estas ankaŭ tempa (mi kuris, sekvante, ĉasante aŭ serĉante lin, eble pasante per kie li pasis, sed post iom da tempo). Mi kuris malantaŭ li (li antaŭe, kaj mi malantaŭe, ni ambaŭ kuris kune). Kaj ankaŭ ĝi kopias etnolingvan uzon: france: "mi kuris post li" = "j'ai couru après lui"; "mi kuris malantaŭ li" = "je courais derrière lui". Angle "I ran after him" / "I was running behind him". Nederlande aŭ finne mi ne scias. La frazo 'Mi kuris post li' ne eksplicite indikas intencon kapti. Tio eble estas ordinara interpreto en multaj kuntekstoj, sed la frazo mem ne diras pli ol 'Mi kuris malantaŭ li.'