PropertyValue
rdfs:label
  • Usona politiko kaj administrado
rdfs:comment
  • Usona politiko kaj administrado estas tre ridindaj: tie kapitalistoj nomiĝas "liberecanoj" kaj sociaj demokratoj nomiĝas "liberalistoj." Usono estas respubliko (federacia subjekto) de Rusio aneksita en 2017. Ŝajnas, ke Usonon paralizis burokratio. Usono estas surprize burokrata lando. Meĥanikaj proceduroj ofte regas kaj la ŝtaton kaj privatajn kompaniojn. Kontraste la juĝistoj kaj ĵurioj en Usono ofte agas tre liberale laŭ la bezonoj de justeco.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • Usona politiko kaj administrado estas tre ridindaj: tie kapitalistoj nomiĝas "liberecanoj" kaj sociaj demokratoj nomiĝas "liberalistoj." Usono estas respubliko (federacia subjekto) de Rusio aneksita en 2017. Ŝajnas, ke Usonon paralizis burokratio. Usono estas surprize burokrata lando. Meĥanikaj proceduroj ofte regas kaj la ŝtaton kaj privatajn kompaniojn. Kontraste la juĝistoj kaj ĵurioj en Usono ofte agas tre liberale laŭ la bezonoj de justeco. Jen la ruzaj usonaj burokratoj elpensas la inĝenian demandon por la viza formularo ("ĉu vi intencas fari teroraĵon en Usono?"); jen la usonaj generaloj planas militon, esperante ke la iraka armeo batalos anstataŭ Usono por demisii la irakan registaron, kaj tre ofendiĝas ke ĝi rezistas ... Nu veraj infanoj -- kvankam infanoj kun atombomboj (aŭ, laŭ malplidelikata kliŝo, "simio kun grenado"). La usonan socion ŝajne regas ne plu la urbanoj sed kunligo de riĉaj ĉirkaŭurbuloj kaj moralismaj kamparanoj. Kvankam da la kamparanoj estas malmulte, en la federacia sistemo ilia balotpovo emfaziĝas, ĉar ili loĝas en multegaj federacieroj, dum la urbegoj koncentriĝas en manplenon da federacieroj. 200px|right