PropertyValue
rdfs:label
  • Universala Esperanto-Asocio
  • Universala Esperanto-Asocio
rdfs:comment
  • Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizaĵo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 121 landoj (laŭ la Jarlibro de UEA de 2009) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Aldone al proksimume ses mil individuaj membroj, 70 landaj Esperanto-asocioj aliĝis en UEA (en aŭg., 2009), kun sume ĉ. 12.000 membroj. La nuna prezidanto de UEA estas Probal Dasgupta, elektita por la periodo 2007-2010.
  • thumb|Der UEA-Vorstand (mit dem Vorsitzenden, dem Generaldirektor, dem Redakteur und zwei Beobachtern) im April 2008, Rotterdam Die Universala Esperanto-Asocio (UEA), oder Esperanto-Weltbund, ist heute die größte Dachorganisation der Esperanto-Sprecher. Sie ist politisch und religiös neutral, nicht jedoch gegenüber den Menschenrechten und der Sprachenfrage in internationalen Beziehungen. 1908 wurde die UEA in der Schweiz gegründet. Heute hat sie ihren Sitz in der niederländischen Stadt Rotterdam. Vorsitzender seit 2007 ist der Sprachwissenschaftler Probal Dasgupta aus Indien.
dcterms:subject
Evento
  • Citaĵo el Enciklopedio de Esperanto 1934
dbkwik:esperanto/property/wikiPageUsesTemplate
dbkwik:vereins/property/wikiPageUsesTemplate
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
teksto
  • UEA - Plej grava organizaĵo de E. - Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: „Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj per malgranda maklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.“ La UK decidis „Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu nomo ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E-istaj Agentejoj.“ Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita. Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n-ro 30 de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA. Alia ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA. Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en ,E' fiksis la celojn: 1. Sub la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvano kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. - 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj. - 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. - Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto. La unua kunveno de UEA okazis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fakoj ekzistintaj tiam , kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdelegitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223. Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj entenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumentas la fakto, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj. La eksplodo de la milito trafis UEA en la plej bona stato: solida konduto financa, fido ĝenerala ĉe la E-ista publiko, klaraj gvidlinioj, ĝojiga membrostato. Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito. Tio permesis, ke la Centra Oficejo daŭrigu unue sian kutiman laboron, degeliĝanta al nenio dum la unuaj monatoj kaj nur time repreninta ioman amplekson post januaro 1915. La stabo, konsistinta kun la direktoro el ses personoj, malgrandiĝis je du por poste kreski ĝis ok kaj dek kun la libervolaj helpantoj. UEA dissendis dum sept. 1914 cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu ĉi informo tradukita en 30 lingvojn aperis en centoj da tagaj gazetoj. Ĝi tekstis: „Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝas surprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la oficejo de UEA, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn en la malamikaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel Perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al UEA, 10. rue de la Bourse, Genève, Svislando. Dum sept. ĝis dec. 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga - pro la laboro kiun postulis la plenumo. Jen la dispartiĝo laŭ fakoj: 1. simpla transsendo; 2. specialaj servoj; 3. monsendo; 4. militistoj; 5. civilkaptitoj; 6. rehejmigado de civiluloj en militregionoj; 7. militkaptitoj kaj rilatoj kun la respektivaj aŭtoritatoj; 8. rilatoj kun ruĝkrucaj organizaĵoj; 9. Ruĝa Kruco, Ĝenevo; 10. variaĵoj. Neforgesindaj estas la servoj, kiujn plenumis la delegitoj Pinagel, Alfred Mahn, Bernhard Luis, Charles Brunet, Schwaiger, f-ino Gérard, prof. Christaller, St. Rudnicki, Szabunlevicz kaj aro da aliaj. Menciinda detalo en la historio de UEA estas la ĉikanoj. De 1916 la gazeto ,E' estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto. Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaraj landoj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis periodaĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn. La agado de UEA sur E-ista kampo estis tiu de ligilo inter la ankoraŭ funkciantaj organizaĵoj en kelkaj neŭtralaj landoj kaj la aktivaj E-istoj. Aperis regule ,E‘ ĉiumonate kun artikoloj pri tutmondaj problemoj. En 1916 aperis jarlibro, kiu enhavis ĉefajn informojn kaj la adresaron de delegitoj. Plie aperis dufoje libreto: „E dum la milito“, kiu enhavis resumon de la stato de la movado. Elokvente parolis pri la sekvoj de la milito la ciferoj. En 1914 la nombro de pagintaj anoj estis 7233, en 1915 estis 2699, en 1918 1958. Je la 11-a nov. 1918 silentis la kanonoj. Unu post la aliaj alvenis leteroj de revenintaj soldatoj. Per Alvoko al la E-istaro subskribita de Hodler kaj E. Stettler, UEA anoncis la reprenon de la laboroj. La malsano de Hodler devigis ŝanĝon en la administra gvidado, kiun akceptis E. Stettler kaj dum marto ankaŭ la Centra Oficejo translokiĝis al Bern. La jaro 1919 estis plene dediĉita rekonstrui la asocion. Je la fino de la jaro UEA kalkulis 3114 anojn. La sumo de poŝtaĵoj ricevitaj kaj senditaj atingis denove 20.000 kontraŭ 8.300 en 1918. Du gravaj okazintaĵoj distingas la jaron 1920: la morto de la fondinto Hodler kaj la okazigo de l' unua postmilita UK en Hago. Monumenton Hodler ne bezonas, tion li kreis en UEA, en kiu li metis sian tutan koron, amon kaj inteligenton. Bela memoraĵo, kiun li lasis, estis la donaco de kapitalo, kiu devis certigi la ekziston de UEA. Dum la UK la ĉefa laboro de la UEA-kunveno estis la diskuto pri la statuto, kiu estis verkata de Stettler. La UK en Helsinki en 1922 alportis gravan ŝanĝon: UEA fariĝis kolono de duflanka tutmonda organizaĵo E-ista. Per la kontrakto de Helsinki UEA fordonis certajn laborojn, kiujn ĝi ĝis tiam plenumis. La evoluo de UEA ĝis 1932 iris sian vojon, regule kaj decide. Ĝi ĉefe dediĉis sin al la firmigo de la propra organizaĵo, al la plibonigo de la servoj, al la plidensigo de la delegita reto kaj al la pligrandigo de la membraro. La membraro de 1919 kreskis ĝis 1927, poste malkreskis. *1920: 3894 *1921: 5570 *1922: 6253 *1923: 6332 *1924: 8205 *1925: 9424 *1926: 8687 *1927: 9100 *1928: 9095 *1929: 9113 *1930: 9062 *1931: 8835 *1932: 8619 La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia malsaniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien. Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlibron 1934 p: 6-16. Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908-1933, verkita de Georgo Agricola , kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.
ordigo
  • Universala Esperanto-Asocio
abstract
  • Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizaĵo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 121 landoj (laŭ la Jarlibro de UEA de 2009) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Aldone al proksimume ses mil individuaj membroj, 70 landaj Esperanto-asocioj aliĝis en UEA (en aŭg., 2009), kun sume ĉ. 12.000 membroj. La nuna prezidanto de UEA estas Probal Dasgupta, elektita por la periodo 2007-2010.
  • thumb|Der UEA-Vorstand (mit dem Vorsitzenden, dem Generaldirektor, dem Redakteur und zwei Beobachtern) im April 2008, Rotterdam Die Universala Esperanto-Asocio (UEA), oder Esperanto-Weltbund, ist heute die größte Dachorganisation der Esperanto-Sprecher. Sie ist politisch und religiös neutral, nicht jedoch gegenüber den Menschenrechten und der Sprachenfrage in internationalen Beziehungen. Die Ziele des Weltbundes sind unter anderem die Verbreitung der internationalen Plansprache Esperanto und die Förderung von Verständnis für Menschen anderer Länder und Kulturen. Sie hat sowohl Einzelmitglieder als auch angeschlossene Landesverbände. 1908 wurde die UEA in der Schweiz gegründet. Heute hat sie ihren Sitz in der niederländischen Stadt Rotterdam. Vorsitzender seit 2007 ist der Sprachwissenschaftler Probal Dasgupta aus Indien.