PropertyValue
rdfs:label
  • Imperiestro Palpatino
rdfs:comment
  • 250px|right Imperiestro Palpatino estis iam imperiestrino de for, for fora galaksio. Palpato naskiĝis en Nabujo al nobla familio de aristokratoj. Ekde juna aĝo, la infano rimarkis en si mem, ke io estis malĝusta. Palpato ŝatis ludi kun bebopupoj anstataŭ soldatopupoj. Ties amikoj estis ofte knabinoj, ekscepte de unu knabo, kiun la infano sekrete amis plej kare. Sed unu tagon, Palpato devis moviĝi el la urbo Thido al la herbecaj ebenaĵoj.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • 250px|right Imperiestro Palpatino estis iam imperiestrino de for, for fora galaksio. Palpato naskiĝis en Nabujo al nobla familio de aristokratoj. Ekde juna aĝo, la infano rimarkis en si mem, ke io estis malĝusta. Palpato ŝatis ludi kun bebopupoj anstataŭ soldatopupoj. Ties amikoj estis ofte knabinoj, ekscepte de unu knabo, kiun la infano sekrete amis plej kare. Sed unu tagon, Palpato devis moviĝi el la urbo Thido al la herbecaj ebenaĵoj. En la ebenaĵoj, la geknaboj estis tre kruelaj. Ili mokis Palpaton kaj nomis tiun geja, ĉar la infano estis tiel ineca kaj amis dormi apud knaboj. Palpato revis pri plifortiĝi kaj fariĝi monstro. Tiam la infano unue malkovris la Malhelan Flankon de La Forto. Kreskante, Palpato trovis multe da sukceso en la mondo de potenco kaj manipulado, vivante duoblan vivon: tage bona, morale ĝusta politikisto, nokte malbona, kruela Sinjoro de la Sitoj. Sed sekrete Palpato ankoraŭ volis esti nek unu, nek la alia. Palpato volis esti ŝi mem. Eventuale Palpato devis elekti inter unu vivo kaj la alia. Ĉu bono aŭ malbono? La vivo estis tro kruela por vivi bone, almenaŭ se Palpato devis mensogi pri sia ena sekso, sia vera genro. Do Palpato tute donis sin al la Malhela Flanko. Multajn jarojn poste, la studento de Palpato mortigis ŝin por savi sian filon. Nur tiam, Luke Skywalker malkovris la veron pri la genra identeco de la fifama Imperiestro. Do postmorte li ŝanĝis la nomon de Palpato al Palpatino.