PropertyValue
rdfs:label
  • La Porkoj
rdfs:comment
  • Rokgrupo de Alejandro Cossavella, el Argentino. Vidu ankaŭ Strika Tango.
  • La Porkoj estis en la malfruaj 1990-aj jaroj unu el la plej sukcesaj bandoj, gvidata de kantisto Aleĥandro Kosabela. La kapsvingiga himno de La Porkoj, "Ene de l' milito", estas unu el la plej venditaj esperantaj metalkanzonoj el ĉiuj epokoj. Nun Kosabela ĵus verkis biografion pri sia sovaĝa rajdo. Amoro, drogoj kaj porkenrolo: Mia frotplena kampanjo tra Esperantujo malkovras ĉion: la volupton, la drogojn kaj la ŝatantinojn, da kiuj sajnis kalkuliĝi milionoj. INTERVJUANTO: Saluton Ale, kiel vi fartas hodiaŭ? KOSABELA: Postebrie kaj elfikite.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • Rokgrupo de Alejandro Cossavella, el Argentino. Vidu ankaŭ Strika Tango.
  • La Porkoj estis en la malfruaj 1990-aj jaroj unu el la plej sukcesaj bandoj, gvidata de kantisto Aleĥandro Kosabela. La kapsvingiga himno de La Porkoj, "Ene de l' milito", estas unu el la plej venditaj esperantaj metalkanzonoj el ĉiuj epokoj. Nun Kosabela ĵus verkis biografion pri sia sovaĝa rajdo. Amoro, drogoj kaj porkenrolo: Mia frotplena kampanjo tra Esperantujo malkovras ĉion: la volupton, la drogojn kaj la ŝatantinojn, da kiuj sajnis kalkuliĝi milionoj. INTERVJUANTO: Saluton Ale, kiel vi fartas hodiaŭ? KOSABELA: Postebrie kaj elfikite. INTERVJUANTO: Tre bone. Do, vi iam diris, ke Esperanto-muziko ne ekzistos longe. KOSABELA: Ni ne kredis ke Esperanto-muziko daŭros unu jaron aŭ du. Sed oni ankoraŭ kreas ĝin, kaj eĉ ni ankoraŭ faras muzikon en Esperanto, kvankam per aliaj bandoj. La afero ne sanĝiĝis, krom tiel ke ni estas pli maljunaj kaj saĝaj, kaj mi havas infanojn. INTERVJUANTO: Kompreneble... vi havis multe da ŝatantinoj, ĉu ne? KOSABELA: Jes, do mi fiksis limon por mi mem. Mi devis havi matenmanĝon, tagmanĝon kaj vespermanĝon. INTERVJUANTO: Do, ĉu vi celas diri, ke vi devis amori po tri ŝatantinojn ĉiutage? KOSABELA: Ne- mi celas, ke mi devis ĉesi la fikadon sufiĉe longe por manĝi. INTERVJUANTO: Vi ankaŭ akiris heroinan devigon, ĉu ne? KOSABELA: Jes; dopo estas aĉa afero. Unue ĝi estas tre ĝojiga, sed poste ĝi ne plu estas amuza kaj vi devas starigi psikodelikan regean bandon por pagi la vendiston. Do vi eniras resanigejon kaj ekverkas libron pri la sperto. INTERVJUANTO: Interese. Kiam vi turneis Usonon en 2004, oni forbaris vin pro fekado sur la Tombo de la Nekonata Soldato. Ĉu vi povas ekspliki? KOSABELA: Mi diris tiam, ke ĝi estis protesto kontraŭ la Milito en Irako. Sed vere mi ebriegis kaj kredis ĝin komika... INTERVJUANTO: Legu plu en "Amoro, drogoj kaj porkenrolo: Mia frotplena kampanjo tra Esperantujo."