La leĝo de Godwin (ankaŭ nomata la regulo de Godwin pri naziaj analogioj) estas aforismo pri interretaj diskutforumoj, kiu jenas: La probableco, ke en enreta diskuto aperas komparo kun Hitlero aŭ la nazioj kun plilongiĝado de la diskuto proksimiĝas al 1. Kvankam tio en la leĝo ne aperas laŭvorte, la tradicia ekspliko diras, ke tuj kiam tia komparo en la diskuto aperas, la koncerna diskutfadeno finiĝis kaj la aŭtoro de tiu komparo la koncernan diskuton malvenkis.