About: dbkwik:resource/N9cyJt9WA_Mdeo73CcpQ2A==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Vortordo
rdfs:comment
  • Regula SVO vortordo estas pova ilo por eviti ambiguecojn, precipe pri subjekto kaj objekto. Tion uzante, oni bezonas nek akuzativajn finaĵojn malfacilajn, nek konfuzajn prepoziciojn kiel "na". La ilo estas multe uzata en la du plej facile lerneblaj lingvoj de la mondo, la angla kaj la ĉina, kaj ankaŭ en la plej populara lingvo de la mondo, Ido. 350px|right
  • Vortordo. En E la vortordo estas libera; la deviga akuzativo kaj la nombra konformiĝo de substantivo kun adjektivo permesas grandan elastecon en la frazformado. Tamen en bona E-a stilo troviĝas certaj limigoj de ĉi tiu libereco. La vortetoj ankaŭ, nur kaj ne staru ĉiam antaŭ tiu vorto, al kiu ili rilatas. En frazoj, kiuj montras post rekta parolo la parolanton, la predikato antaŭas la subjekton, escepte se la subjekto estas persona pronomo. Do: „Venu“, diris Johano. Sed: „Venu“, li diris. En ĉefprop-oj la lasta vorto estu tiu, al kiu la rilata pronomo de l' dependa frazo rilatas.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedi...iPageUsesTemplate
abstract
  • Regula SVO vortordo estas pova ilo por eviti ambiguecojn, precipe pri subjekto kaj objekto. Tion uzante, oni bezonas nek akuzativajn finaĵojn malfacilajn, nek konfuzajn prepoziciojn kiel "na". La ilo estas multe uzata en la du plej facile lerneblaj lingvoj de la mondo, la angla kaj la ĉina, kaj ankaŭ en la plej populara lingvo de la mondo, Ido. 350px|right
  • Vortordo. En E la vortordo estas libera; la deviga akuzativo kaj la nombra konformiĝo de substantivo kun adjektivo permesas grandan elastecon en la frazformado. Tamen en bona E-a stilo troviĝas certaj limigoj de ĉi tiu libereco. La ĉefa regulo estas, ke laŭeble ĉiuj frazeroj kunapartenaj staru unu apud la alia. Tiel ekzemple, la predikato sekvu post la subjekto, ilin apartigu maksimume adverbo. Precipe grava estas tio, se la subjekto estas persona pronomo. En prozo la persona pronomo staru ĉiam antaŭ la verbo, ankaŭ en la ordona modo. La subjekto-predikatan komplekson, kiel tuton, kompreneble oni povas tien-reen ŝovi en la frazo. La vortetoj ankaŭ, nur kaj ne staru ĉiam antaŭ tiu vorto, al kiu ili rilatas. Se adjektivo havas komplementon, la plej uzata kaj klara sinsekvo estas: substantivo, adjektivo, suplemento. Ekz.: „La laboro postulanta grandan penon“. Tamen, plurfoje, precipe de rusoj, sed ankaŭ de Z, estas uzata ankaŭ la sinsekvo: adjektivo, komplemento, substantivo. Se la suplemento estas mallonga, unuvorta, ankaŭ ĉi tiu sinsekvo estas tute bona, precipe, se oni volas plie akcenti la adjektivon ol la substantivon. Ekz. „La plenplena de homoj ĉambro“. En frazoj, kiuj montras post rekta parolo la parolanton, la predikato antaŭas la subjekton, escepte se la subjekto estas persona pronomo. Do: „Venu“, diris Johano. Sed: „Venu“, li diris. En ĉefprop-oj la lasta vorto estu tiu, al kiu la rilata pronomo de l' dependa frazo rilatas. La personaj pronomoj akuzativaj (min, vin, lin, ŝin) laŭeble ne staru ĉe la fino de l' frazo, ĉar tiamaniere, kiel Z. rimarkigis, ili ricevas troan akcenton; krome estas malagrable, ke ofte sinsekvaj pluraj frazoj rimas inter si. Ĉi tiujn vortetojn do oni kaŝu en la frazo, plej oportune estas ilin loki antaŭ la verbo. v. Sintakso. KALOCSAY. Noto de M. C. Butler. „Johano diris“ kaj „diris li“ ŝajnas al mi egale bonaj.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software