abstract
| - Kristanaj ritoj kaj kredoj estas tre grava afero, ĉefe al nejudoj! La ĉefkredoj de kristanismo estas resumitaj en 1 Korintanoj 15,1-4. Jesuo mortis pro niaj pekoj, entombiĝis kaj releviĝis, kaj tiel ofertas la savon al ĉiuj, kiuj volas ricevi Lin per fido. Krom tiuj ĉefaj kredoj, ekzistas multaj aliaj, kiuj helpas (aŭ almenaŭ devus helpi) onin kompreni, kiu estas kristianismo, kaj kion kredas kristianoj. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la inspirita Vorto de Dio, kaj ke ĝia instruo estas la ĉefaŭtoritato por ĉio, kiu rilatas al la fido kaj la praktiko (2 Timoteo 3,16; 2 Petro 1,20-21) (evidente Katolikismo pensas iom malsame kaj kredas ke la Papo estas ĉefaŭtoritato). Kristanoj kredas je unu Dio, kiu ekzistas je tri personoj—la Patro, la Filo (Jesuo Kristo) kaj la Sankta Spirito (krome kelkaj sektaĉoj kiel Arianismo, Jehovismo, Spiritismo, Gnosticismo, Katarismo, ktp). Kristanoj kredas, ke homoj kreiĝis ĝuste por tio, ke ili havu rilaton kun Dio. Pekado tamen disigas ĉiujn homojn el Dio (Romanoj 3,23; Romanoj 5,12). Kristianismo instruas, ke Jesuo Kristo vere kaj korpe estis en la mondo—tute Dio, sed ankaŭ tute homo (Filipianoj 2,6-11) (ekcepte kelkaj sektaĉoj, kompreneble )— kaj ke Li mortis per krucumo (malgraŭ la Atestantoj de Jehovo). Kristanoj kredas, ke post Lia morto, Kristo entombiĝis, releviĝis kaj nuntempe vivadis ĉe la dekstra flanko de la Patro, propetante pro kredantoj ĉiam (Hebreoj 7,25). Kristanismo deklaras, ke la krucmorto de Jesuo sufiĉis por tute pagi la pekŝuldon, kiun ŝuldas ĉiu homo (ekcepte de Pelagianoj, Gnostikoj, ktp), kaj ke tiu riparas la frapitan rilaton inter Dio kaj homoj (Hebreoj 9,11-14; Hebreoj 10,10; Romanoj 5,8; Romanoj 6,23).
|