Sankta Stefano, kies nomo devenas de la greka Στέφανος (Stephanos, krono) estis la unua martiro de kristanismo. Probable el lia martira morto originis la sanktula kulto kristanisma. Sankta Stefano (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1 p.K.; mortis ĉirkaŭ 36/40 p.K.) estis diakono de la komunumo de Jerusalemo. Ekde 560 p. K. liaj ostoj troviĝas en la kripto de la Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj (mi mizere petas pardonon pro mizereca "preseraro") en Romo apud tiuj de la roma arkidiakono Laŭrenco. Li estis akuzita, juĝita de la alta konsilistaro en Jerusalemo kaj ŝtonumita antaŭ la urbaj muroj.