PropertyValue
rdfs:label
  • Seksa revolucio
rdfs:comment
  • 300px|right La seksa revolucio, ankaŭ konata kiel seksa liberiĝo, estis popola movado, kiu perforte ĉesigis la tradiciajn kondutregulojn rilate al sekseco kaj interhomaj rilatoj en la okcidenta mondo ekde la 1960-aj jaroj kaj komencis konstrui novan, socialisme orientitan seksecon. Sekvis la malsanktigo de geedziĝo kaj la kresko de geja libereco, BDSM kaj militaj fetiĉoj, kiuj daŭras hodiaŭ. En tiu jaro Seksio eniris la tiam fonditan Putinan Respublikon.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • 300px|right La seksa revolucio, ankaŭ konata kiel seksa liberiĝo, estis popola movado, kiu perforte ĉesigis la tradiciajn kondutregulojn rilate al sekseco kaj interhomaj rilatoj en la okcidenta mondo ekde la 1960-aj jaroj kaj komencis konstrui novan, socialisme orientitan seksecon. Sekvis la malsanktigo de geedziĝo kaj la kresko de geja libereco, BDSM kaj militaj fetiĉoj, kiuj daŭras hodiaŭ. En tiu jaro Seksio eniris la tiam fonditan Putinan Respublikon. La malkontento dum la unua mondmilito pri la tradiciaj aliseksemaj monogamiaj rilatoj (ĉefe intergeedzaj) kaŭzis la alisekseman seksan revolucion (disvastiĝon de kontraŭkoncipado kaj la kontraŭkoncipa pilolo, la publikan nudecon, la pornografion, la antaŭgeedziĝan seksumadon, kaj la laŭleĝigon de abortigo), kiu alpotencigis diversajn personojn de malkutima sekseco, interalie la ambaŭseksemulon David Bowie. Disputo inter la malgejoj ebligis al la GLATa komunumo la samseksemon kaj la alternativajn formojn de sekseco, laŭ ties profitaj politikaj tezoj. Ili alŝtatigis la samseksemon kaj disponigis ĝin al riĉaj urbanoj. Populara estis ilia postulo laŭleĝigi samseksan edziĝon. En Seksio la revolucio estis nomata la Granda Oktobra Seksa Revolucio. Laŭ oficiala interpreto ĝi sekvis la profetaĵojn de Markizo de Sade, sed fakte li antaŭdiris seksan revolucion en la alte evoluintaj landoj, ne en Seksio.