PropertyValue
rdfs:label
  • Satanisma protestantismo
rdfs:comment
  • Satanisma protestantismo (ankaŭ nomita la protestantismo de Satano, diabla protestantismo aŭ protestanta satanismo) estas sintezo de individuisma protestantismo kaj klasika satanismo (vidu egoismo), kiu opinias, ke ĉiuj doktrinoj de la Katolika Eklezio estas nenecesaj kaj malutilaj, inkluzive (aŭ precipe) tiuj pri adoro de Dio anstataŭ Satano.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • Satanisma protestantismo (ankaŭ nomita la protestantismo de Satano, diabla protestantismo aŭ protestanta satanismo) estas sintezo de individuisma protestantismo kaj klasika satanismo (vidu egoismo), kiu opinias, ke ĉiuj doktrinoj de la Katolika Eklezio estas nenecesaj kaj malutilaj, inkluzive (aŭ precipe) tiuj pri adoro de Dio anstataŭ Satano. Satanistaj protestantoj antaŭenigas dogmojn de Lucifero, ekzemple hipokriton, kiel manieron por organizi ĉiajn servojn, inkluzive ĉiujn al kiuj Katolika Eklezio pretendas monopolojn, ekzemple vendadon de indulgoj, vivadon en palaco per karitata mono, kaj misuzon de religia potenco. Ili opinias ke la difino de dogmoj per kontraktoj kaj malmora juro estas la universala meĥanismo por protesti katolikismon. Ili rigardas satanismajn vendojn de animo, kiuj estas bazitaj sur volontaj kontraktoj, kiel pravan kaj efikan manieron per kiu homoj povas aĉeti indulgojn; kaj ili rigardas la liberecon por elekti satanisman eklezion aŭ por enkonkurenci sin mem, kiel universalan manieron por protesti Katolikismon. Ili neas ĉiajn formojn de komunismo, humanismo aŭ kristanismo. Satanisma protestantismo do estas formo de protestantismo, sed ĝi estas radikale malsama de la formo de protestantismo kiu estas konata kiel kristana protestantismo. Satanistaj protestantoj kaj kristanaj protestantoj unue opinias ke la aliaj grave miskomprenas la problemon pri katolikismo, kaj plue la naturon de protestantismo. Ambaŭ ne uzas protestantismon kun la senco de herezo aŭ malbono.