PropertyValue
rdfs:label
  • Izrael Lejzerowicz
rdfs:comment
  • thumb|200px|Kovrilpaĝo de Izrael Lejzerowicz: El la "Verda Bibllo", Hungara Esperanto-Asocio, 1978 Izrael LEJZEROWICZ (Lejzero'viĉ) (naskiĝis 1901, mortis 1942) estis pola esperantisto, ĵurnalisto, komercisto, kaj aŭtoro de satiraj verkoj. Dum la germana okupado li sekrete aranĝis Zamenhof-vesperon en la Varsovia juda geto. Izrael Lejzerowicz pereis kun sia familio en nazia ekstermejo Treblinka.
dcterms:subject
Evento
  • Citaĵo el Enciklopedio de Esperanto 1935
dbkwik:esperanto/property/wikiPageUsesTemplate
teksto
  • Lejzerovicz Izrael , hebreo, ĵur­nalisto, komercisto. Nask. 4 jun. 1901 en Lodz. Gvidanto de la E-movado en Lodz kaj unu el la plej agemaj E-istoj en Pollando. De lia E-iĝo li laboras en la plej diversaj sferoj de la movado. Li edukis multajn fervorajn E-istojn. Multaj prelegoj, prezentadoj, artikoloj kaj aliaj gravaj faktoj, kiel ekz. aŭtoreco de Projekto pri Int. Organizo rimarkigas la agad­on de L. Kelkjara prez. de la Tut­monda E Hebrea Asocio. Verkis lernolibron kaj ŝlosilon por judoj. Liaj artikoloj konstante aperadis en Pola E-isto, HDE kaj LM. Kiel origi­nala verkisto li distingiĝas per brila satiro, kiu estas unu el la plej indi­viduaj fenomenoj en la E-ista litera­turo. Kiel tradukisto li estas en la unua vico; aperis de li Dibuk el la hebrea kaj La Sorĉistino el Kastilio el la juda ling­vo, 1933. LK. F. SZILÁGYI.
ordigo
  • Lejzerovicz, Izrael
abstract
  • thumb|200px|Kovrilpaĝo de Izrael Lejzerowicz: El la "Verda Bibllo", Hungara Esperanto-Asocio, 1978 Izrael LEJZEROWICZ (Lejzero'viĉ) (naskiĝis 1901, mortis 1942) estis pola esperantisto, ĵurnalisto, komercisto, kaj aŭtoro de satiraj verkoj. Lejzerowicz, kiu esperantistiĝis en 1912, tradukis el la jida lingvo („La sorĉistino el Kastilio” de Ŝalom Ashkaj) kaj el la hebrea („Dibuk” de An-Ski). Konatigis lin antaŭ ĉio lia satiro El la "Verda Biblio" (1935). Li uzis la pseŭdonomojn Ilo kaj Georgo Verda. Lejzerowicz estis brila oratoro, fervora instruisto de Esperanto kaj talenta ĵurnalisto. Liaj artikoloj aperadis en Pola Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Literatura Mondo. En la jaro 1925 li fariĝis prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio kaj en1930 li estis la ĝenerala sekretario de la Organiza Komitato de la 4-a Tutpollanda Kongreso de Esperanto. Dum la germana okupado li sekrete aranĝis Zamenhof-vesperon en la Varsovia juda geto. Izrael Lejzerowicz pereis kun sia familio en nazia ekstermejo Treblinka. 36px|Enciklopedio de Esperanto Izrael Lejzerowicz el la Enciklopedio de Esperanto Lejzerovicz (lejzeroviĉ) Izrael (ps. Ilo, Georgo Verda), hebreo, ĵur­nalisto, komercisto. Nask. 4 jun. 1901 en Lodz. Gvidanto de la E-movado en Lodz kaj unu el la plej agemaj E-istoj en Pollando. De lia E-iĝo li laboras en la plej diversaj sferoj de la movado. Li edukis multajn fervorajn E-istojn. Multaj prelegoj, prezentadoj, artikoloj kaj aliaj gravaj faktoj, kiel ekz. aŭtoreco de Projekto pri Int. Organizo rimarkigas la agad­on de L. Kelkjara prez. de la Tut­monda E Hebrea Asocio. Verkis lernolibron kaj ŝlosilon por judoj. Liaj artikoloj konstante aperadis en Pola E-isto, HDE kaj LM. Kiel origi­nala verkisto li distingiĝas per brila satiro, kiu estas unu el la plej indi­viduaj fenomenoj en la E-ista litera­turo. Kiel tradukisto li estas en la unua vico; aperis de li Dibuk (mis­tera dramo de An-Ski) el la hebrea kaj La Sorĉistino el Kastilio (romano de Salom Aŝ) el la juda ling­vo, 1933. LK. F. SZILÁGYI. Izrael Lejzerowicz