PropertyValue
rdfs:label
  • Saxton Payson
rdfs:comment
  • Saxton PAYSON (naskiĝis la 26-an de septembro 1842 en Groton de Massachusetts - mortis la 22-an de septembro 1932) estis usona esperantista verkisto kaj tradukisto. En sia juneco operkantisto, ekde 1882 fabrikisto de pianoj, ekde 1906 prezidanto de pianofabrika kompanio. Esperanton li eklernis en la jaro 1910, ekde 1919 aperas liaj tradukoj. Inter la jaroj 1918-1921 li laboris kiel prezidanto de EANA, poste estis proklamita ĝia honora prezidanto.
dcterms:subject
Evento
  • Citaĵo el Enciklopedio de Esperanto 1934
dbkwik:esperanto/property/wikiPageUsesTemplate
teksto
  • Payson Edward Saxfon, usonano, fabrikisto. Nask. 26 sept. 1842 en Groton , mortis 22 sept. 1932. Opera kantisto en siaj pli junaj jaroj, fabrikisto de pianoj de 1882, prez. de pianofabrika kompanio de 1906. E-isto de 1910, prez. de EANA 1918-21, poste honora prez. Tradukinto de „La Akrobato de Nia Sinjorino“; „Blanche“ de Schubin; „La Rozujo Ĉiumiljara“, „Miserere“, „La Palaco de Danĝero“, ĉiuj tri de Wagnalls; „Thais“ de France; „Mimi“ de Giesy; „La Karto Mistera“ de Moffet; „Luno de Izrael“ de Haggard; kaj aliaj. Originale verkis „Juneco kaj Amo“ kiam 87-jara.
ordigo
  • Payson, Saxton
abstract
  • Saxton PAYSON (naskiĝis la 26-an de septembro 1842 en Groton de Massachusetts - mortis la 22-an de septembro 1932) estis usona esperantista verkisto kaj tradukisto. En sia juneco operkantisto, ekde 1882 fabrikisto de pianoj, ekde 1906 prezidanto de pianofabrika kompanio. Esperanton li eklernis en la jaro 1910, ekde 1919 aperas liaj tradukoj. Inter la jaroj 1918-1921 li laboris kiel prezidanto de EANA, poste estis proklamita ĝia honora prezidanto. En la originalan literaturon de Esperanto li enskribiĝis kiel 87-jarulo per novelo Juneco kaj Amo, legendo pri amaventuroj de pentristo, priskribanta urbokvartalojn, markanalojn kaj sunsubiĝon en Venecio. Lia alia originala rakonto La fantoma edzino estas sentimentala rakonto parolanta pri homo, kiu tiom sopiris pri sia mortinta edzino, ke ŝi kvazaŭ revenis, kaj li mem sub ŝia gvido mortas kaj foriras en la regnon de feliĉo. Pli multaj estas liaj tradukoj el la angla literaturo, precipe de Mabel Wagnalls, sed ankaŭ de Kirchner, Giesy, Moffet, Haggard kaj Roe. La rakonton Thais de Anatole France li esperantigis el angla traduko.