PropertyValue
rdfs:label
  • Degenero
rdfs:comment
  • Degenero (de la latinaj vorteroj de- mis-; genus specio, genero) unuarange estas la perdo de la originaj kvalitoj de sia raso aŭ specioj. Duarange ankaŭ temas pri la perdo de valoroj kaj pri la ricevos de malplibona formo.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • Degenero (de la latinaj vorteroj de- mis-; genus specio, genero) unuarange estas la perdo de la originaj kvalitoj de sia raso aŭ specioj. Duarange ankaŭ temas pri la perdo de valoroj kaj pri la ricevos de malplibona formo. En medicino tute konkrete temas pri la malsanema ŝanĝiĝo de histo en organo, sed en sociologio la vorto uziĝas en multe pli vasta senco, por ĉiuspecaj procesoj de malprogreso kaj genetika malboniĝo. La ideoj de degenero de la homa civilizo inter la mezo de la 19-a ĝis la mezo de la 20-a jarcentoj havis grandan influon al la scienco, la arto kaj la politiko de la industiigitaj ŝtatoj. Prosime ligitaj al tiuj ideoj de socia malsaniĝo dum tiu epoko estis la konceptoj de "rasa purigo kaj saniĝo", kaj aliaj sciencaj teorioj. Laŭ la hodiaŭa konscio la vorto ligiĝas unuflanke al devigaj steriligoj kaj mortigoj de handikapitoj, malsanuloj kaj ideologie "rase malplivaloraj homoj" dum la reĝimoj de Nazia Germanio kaj aliaj faŝismaj diktaturoj, sed aliflanke ankaŭ al socia kritiko de la Fin de siècle, la "fino de epoko" inter la jaroj 1890 kaj 1914, kiu kompreniĝis kiel degenera epoko post antaŭaj florantaj du jardekoj.