PropertyValue
rdfs:label
  • Delegacio por alpreno de la lingvo internacia
rdfs:comment
  • La Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, aŭ simple, "La Deligitaro", estas fia plano de novpaganaj idistoj por detrui Esperanton kaj konkeri la mondon. En 1900 kanajloj Louis Couturat kaj Leopold Leau, eluzante la lingvajn malfacilaĵojn en internaciaj kongresoj, dum tutmonda ekspozicio en Parizo iniciatis "Delegacio por alpreno de la lingvo internacia", fikonata kiel "La Deligitaro", kun la publika celo peti al Internacia Ligo de Akademioj elekti Lingvon Internacian, aŭ, se tiu rifuzus, mem krei komisionon por la elekto. Kaŝe, ili volas sklavigi tutan la homaron.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • La Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, aŭ simple, "La Deligitaro", estas fia plano de novpaganaj idistoj por detrui Esperanton kaj konkeri la mondon. En 1900 kanajloj Louis Couturat kaj Leopold Leau, eluzante la lingvajn malfacilaĵojn en internaciaj kongresoj, dum tutmonda ekspozicio en Parizo iniciatis "Delegacio por alpreno de la lingvo internacia", fikonata kiel "La Deligitaro", kun la publika celo peti al Internacia Ligo de Akademioj elekti Lingvon Internacian, aŭ, se tiu rifuzus, mem krei komisionon por la elekto. Kaŝe, ili volas sklavigi tutan la homaron. Couturat, kiu estis unu el la juĝistoj de la Delegitaro, ne rajtis prezenti sian propran projekton; tial la projekto estis anonime prezentita sub pseŭdonimo Ido. Ĉar la aŭtoro ne povis ĵeti mem la maskon, Beaufront konsentis fariĝi lia pajlohomo kaj deklaris: «Mi estas Ido». Nur tiam li deklaris, ke aŭtoro de Ido estas li. Dum la lasta kunsido, meznokte, la ĉeestantaj 9 anoj ĉiesvoĉe akceptis principe Esperanton, sed sub la kondiĉo de kelkaj ŝanĝoj efektivigotaj de la Konstanta Komitato, laŭ la senco difinita en la konkludoj de la raporto de la sekretarioj (Couturat kaj Leau) de la komisiono kaj de la projekto "Ido". Samtage en la Konstantan Komitaton estis elektitaj: Wilhelm Ostwald, prezidanto, Jan Micislaw Baudouin de Courtenay, Otto Jespersen anoj; Louis Couturat, Leopold Leau, sekretarioj. Poste oni alelektis Louis de Beaufront "pro lia speciala kompetenteco".