PropertyValue
rdfs:label
  • Fundamento de Esperanto
rdfs:comment
  • La Fundamento de Esperanto estas libro de Zamenhof, eldonita en printempo 1905, kaj oficialigita per la 4-a artikolo de la Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo (la "Bulonja Deklaracio"), aprobita la 9-an de aŭgusto 1905 en la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro. La Fundamento konsistas el kvar partoj: Antaŭparolo, Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro. Escepte de la Antaŭparolo, ĉiuj devenas preskaŭ rekte de la pli fruaj eldonoj de Zamenhof.
owl:sameAs
dcterms:subject
Evento
  • Citaĵo el Enciklopedio de Esperanto
dbkwik:esperanto/property/wikiPageUsesTemplate
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
teksto
  • 1905.0
ordigo
  • Fundamento de Esperanto
abstract
  • La Fundamento de Esperanto estas libro de Zamenhof, eldonita en printempo 1905, kaj oficialigita per la 4-a artikolo de la Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo (la "Bulonja Deklaracio"), aprobita la 9-an de aŭgusto 1905 en la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro. La Fundamento konsistas el kvar partoj: Antaŭparolo, Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro. Escepte de la Antaŭparolo, ĉiuj devenas preskaŭ rekte de la pli fruaj eldonoj de Zamenhof. Samrangaj al la Fundamento estas ties Oficialaj Aldonoj (ĝis nun ekzistas ok Oficialaj Aldonoj). La Antaŭparolo - do la Fundamento mem - preskribas: "Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel 'Aldonon al la Fundamento'". Iuj partoj de la Fundamento estas en naciaj lingvoj (la franca, angla, germana, rusa kaj pola), kiel la Gramatiko kaj la Vortaro. En la libro Fundamenta Krestomatio ( paĝoj 239-241 ) oni povas trovi version en Esperanto de tiu ĉi fundamenta gramatiko, sed oni konsideru, ke la Fundamenta Krestomatio ne estas parto de la Fundamento. La rolo de la Fundamento, priskribita en la Antaŭparolo, estas servi kiel netuŝebla gvida dokumento, kiun neniu havas la rajton ŝanĝi. La baza devo, ke "pro la unueco de nia afero ĉiu bona Esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo" (vd. la Antaŭparolon), koncernas ankaŭ la Oficialajn Aldonojn.