PropertyValue
rdfs:label
  • Letero el Niĝerio
rdfs:comment
  • 250px|rightEstimata amiko! Mi pardonpetegas ke, mi nuntempe genas vin per tiu ci gravega, urgega kaj seriozega mesaĝo sen via antaŭscio. Tiu ĉi, fakte estas necesega pro la cirkonstancioj kiuj kaŭzis gin. Sed, unue, mi devas petegi vian plenan konfidencon kaj ankaŭ kunlaborecon kaj fidindecon pri tiu ĉi afero. Ĉiuj dokumentoj kiuj rajtigos vin kolekti la monon estos zorgeme elpreparitaj senprobleme. Atendante vian tujan respondon, sinceran, veran, kunlaboreman kaj fratecan. Mi antaŭdankas. Ĝis la. Bonvolu tuj respondi. Dankon Rikardo Commey
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • 250px|rightEstimata amiko! Mi pardonpetegas ke, mi nuntempe genas vin per tiu ci gravega, urgega kaj seriozega mesaĝo sen via antaŭscio. Tiu ĉi, fakte estas necesega pro la cirkonstancioj kiuj kaŭzis gin. Sed, unue, mi devas petegi vian plenan konfidencon kaj ankaŭ kunlaborecon kaj fidindecon pri tiu ĉi afero. Mi estas S-ano Rikardo Commey, estro de la Strategia Komitato de la Unuiginta Banko por Afriko (UBA), Marina Filio, Niĝerio. Mi ekkonis pri via bona ulo dum mia privata, sed treege zorgema serĉado por bonega, fidindega, kunlabora kaj treege respektata samideano kiu povas takti tiun ĉi apartan transakcion kiu koncernas la sumon de granda mono. 200px|left Temas pri iu turka civitano, Mortinta inĝeniero UFUK GUNES, komercisto pri nafto, kruda petrolo kiu ankaŭ estis entreprenisto Kategoria 'A' kun la Pipeline Products Marketing Company (PPMC), Filio de la Nigeria Nacia Petrola Korporacio (NNPK) kaj la vendantoj de la nafto, kruda petrolo de Nigerio, ĝis lia morto en la jaro 1999 en Turkio estis nia kliento ĉi tie en la Unuiginta Banko por Afriko Plc, (Marina Filio), Lagoso. Li estis bedaŭridege kaptita en la rubloj en la tragika kaj terura sismego kiu frapegis la "Provincon Izmit" kaj kelkajn aliajn partojn de Turkio en la jaro 1999. Lia loĝeja domo en la "Provinco Izmit" estis bedaŭrindege meze de la malplej batitaj dum la tragika sismo, kaj bedaŭrinde, li estis tiam vojagante por komercado en Turkio kie li havis rafinejon por rafini nafton en benzinon. Lia nomo estis inter la malaperintaj mortoj oficiale anoncitaj de la turka registaro kiuj la "Sercanta Teamo" ankoraŭ ne trovis ĝis nun! 100px|right Ni ja multe funebris lin, ĉar li estis unu de niaj plej grandaj kaj treege estimataj fremdaj klientoj en la Marina Filio de la Unuiginta Banko por Afriko (UBA) Plc. Dume, antaŭ lia tragika morto, li havis la aktivan saldon de US$35,086,223.50 (Tridek kvin milionoj, okdek ses mil, ducent dudek tri usonaj dolaroj kaj kvindek centoj) kiuj la banko nuntempe atendegas ke iu ajn parenco, familiano au konatulo de la Mortinta Ingeniero UFUK GUNES tuj venu por kolekti. Fervoraj klopodoj farataj de la Marina Filio de la Unuiginta Banko por Afriko Plc kontaktigi kun iu ajn parenco de la mortinto bedauridege montriĝis abortintaj. Estas pro la perceptita neebleco trovi iun ajn parencon aŭ konatulon de la Mortinta Ingeniero Ufuk, ĉar la banko havas nenian informon pri liaj edzino kaj infanoj, ke 'Strategia Komitato' estis starigita de la Prezidanto kaj la Ĉefdirektoro de la banko por 1.trovi pliajn eblecojn por kontaktigi kun la parencoj aŭ konatuloj de la mortinta kliento. 2.se la supra provo malsukcesas, do, fari la necesajn taŭgajn kaj konvenajn rekomendojn al la administracio kaj la Nacia Estraro de la Banko pri kiel uzi la monon kiel donacon al la Regimentita Militia Instituto en la Norda Nigerio por pli kuraĝigi la jam teruregan religian kaj intertriban bataladon en la lando kaj por pli kuraĝigi la daŭron de milito en Afriko. Mi estas la gvidanto de tiu ci komitato kies prezidanto estas mia kolego S-ro ABBA GEORGE ankaŭ kiu estas la bankestro de la Marina Filio de la Unuiginta Banko Por Afriko kaj feliĉe li estas la Patrono de nia loka Esperanto-grupo en Lagoso. Fakte, ni ne deziras ke iu milito, religia au intertriba batalo plu okazu en nia lando. Ni ja multe suferis pro tio en la lastatempaj jaroj kaj ni ne deziras ke oni denove kuraĝigu tian dangeregan evoluon. Por certigi ke la dua alternativo ne estas elektita, mi kaj la bankestro kaj multaj aliaj fidindegaj anoj de la komitato nuntempe kunlaboras por trovi treege fidindan, kunlaboreman kaj fratanecan samideanon kiun ni nepre prezentos kiel la konatulon de la mortinta ingeniero Ufuk al kiu ni tuj transdoni la monon anstataŭ uzi gin por pli kuraĝigi militon en nia lando kiu jam multe suferis pro interreligiaj bataladoj en la lastatempaj jaroj. 200px|right Ni, do, tuj petegas vian permeson kaj profesian konsilon por transdoni la monon al vi kiel la konatulo de la mortinta kliento nia. La afero estas tute senriska kaj ni ja unuanime decidis kaj konsentis doni al vi 30% kiu estas US$10,525,867.05. Krome, ni donos al vi alian 10% kiu estas US$3,508,622.35 por pagi ciujn lokajn elspezojn rilate al la transakcio en via lando. 200px|left Samideano, tiu ĉi afero mi diskutas kun vi en la spirito de fidindega frateco kaj mi petegas al vi ke vi ne trompu min ke ĉio ne fiasku. Krome, mi petegas ke vi ne diskutu ĝin kun iu ajn homo ke oni ne konsciu pri la tuta afero ke ili ne malhelpu al ni. Do, mi petegas ke vi ne diskutu gin kun iu ajn homo, sed estu tre konfidencia. Ĉiuj dokumentoj kiuj rajtigos vin kolekti la monon estos zorgeme elpreparitaj senprobleme. Mi petegas, se vi konsentas kun mi pri tiu ĉi afero kaj vi povas certigi al mi ke vi ne trompos min, do, tuj sendu tujan retmesaĝon al mi je rikard...@usa.net kun viaj faksnumeroj kaj telefonnumeroj. Aldone, tuj provu kontakti la bankestron, S-ron ABBA GEORGE telefone ĉe 234-1-7755081 au fakse ĉe 234-1-7596823. Atendante vian tujan respondon, sinceran, veran, kunlaboreman kaj fratecan. Mi antaŭdankas. Ĝis la. Bonvolu tuj respondi. Dankon Rikardo Commey