PropertyValue
rdfs:label
  • Jakob Boehme
rdfs:comment
  • Jakobo Bumo (1575, Alt-Seidenberg bei Görlitz – 1624, Granado): germana luterana mistikulo kaj naturfilozofo, ŝuisto, aŭtodidakta pensanto, la kreinto de la sintezo de la mezepoka mistika tradicio kaj la luterana spirita vivrigardo.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • Jakobo Bumo (1575, Alt-Seidenberg bei Görlitz – 1624, Granado): germana luterana mistikulo kaj naturfilozofo, ŝuisto, aŭtodidakta pensanto, la kreinto de la sintezo de la mezepoka mistika tradicio kaj la luterana spirita vivrigardo. Li lernis kiel metiisto kaj post la necesaj vagaj jaroj - dum kiuj li konatiĝis kun multaj teologiaj kaj filologiaj direktoj-, li setlis en 1599, en Görlitz. Li havis en la sekva jaro la unuaj vizioj, mistikaj travivaĵoj, je kies efiko li komencis serĉi la similpensantajn unuopulojn kaj komunumojn. En 1612 li unuafoje surnotis siajn religiajn pensojn. Tiel naskiĝis lia plej fama verkaĵo la Aurora, en kiu li meditis pri la ĉion-trapenetra Dia forto kaj la reira ebleco de la mondo al Dio. La lokaj pastroj kondamnis tiun verkaĵon kaj malpermesis por li priskribi siajn religiajn spertojn. Sprite al la malpermeso, li daŭre verkis fine de la 1610-aj jaroj pri Dio, la homoj kaj pri Diiĝo de la mondo. La baza penso de lia mistiko estas, ke la Genezo egalas al Dio. Dio kreas la mondon kaj la homon por realigi sin mem, sed en la mondo ankaŭ aperas la Malbono, kiel neado de la dia geneza faro. Tiel la lukto de la Bono kaj Malbono iĝas la antaŭenpela forto de monda funkciado, bazo de la interna lukto de homo. La sava misio de Kristo kunportis la venkon super la Malbono, kiu ebligas la unuecon, unuiĝon de la dia kaj homa konscio, la revenon de la spirito al Dio. La instruojn de Böhme oni komence suspekte rigardis, sed la ideoj akceptiĝis pli poste en la luterana spiritualo per F. Oetinger. Pli poste Leibniz, Hegel, Schelling, F. v. Baader ĉerpis el la mistika panteismo de Böhme.