PropertyValue
rdfs:label
  • Grenkamp
rdfs:comment
  • thumb|right|150px|Solomon Kornfeld, ps. Grenkamp, kunredaktoro de Plena Vortaro Grenkamp, ps. de Salomon KORNFELD (naskiĝis la 1-an de julio 1896, estis mortigita en la nazia koncentrejo de Natzwiller-Struthof en 1943) estis pola esperantisto kaj publicisto, posttempe en Parizo, kaj kunredaktoro de Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1930, 1934).
dcterms:subject
dbkwik:esperanto/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • thumb|right|150px|Solomon Kornfeld, ps. Grenkamp, kunredaktoro de Plena Vortaro Grenkamp, ps. de Salomon KORNFELD (naskiĝis la 1-an de julio 1896, estis mortigita en la nazia koncentrejo de Natzwiller-Struthof en 1943) estis pola esperantisto kaj publicisto, posttempe en Parizo, kaj kunredaktoro de Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1930, 1934). Kornfeld estis kunlaboranto de polaj kaj francaj gazetoj. De 1914 li estis esperantisto. Li unue elpaŝis per kursoj, prelegoj, deklamoj ktp. en diversaj urboj de la t. n. Malgranda Polujo. En 1918 li eldonis la ĵurnalon Esperantista Voĉo en Krakovo kaj ekde tiu tempo li fariĝis ankaŭ Esperanto-eldonisto. Grenkamp estis unu el la unuaj aplikantoj de Esperanto en la radio-sfero. Dum la Internacia Radio Kongreso en Parizo li reprezentis Polujon kaj akceptigis favoran rezolucion al Esperanto. Dum pluraj Universalaj Kongresoj li gajnis laŭdon pri deklamado kaj oratorado.