PropertyValue
rdfs:label
  • Antoni Grabowski
rdfs:comment
  • Antoni GRABOWSKI - naskiĝis la 11-an de junio 1857 en Nowe Dobra apud Culm an der Weichsel (hodiaŭ Chełmno) kaj mortis la 4-an de julio 1921 en Varsovio. Li estis pola kemiisto-inĝeniero de prusa ŝtataneco kaj frua Esperanto-aktivulo, kiu precipe per siaj tradukoj grave influis la evoluon de la Esperanta literatura lingvo.
  • Antoni GRABOWSKI, Antono Grabobski aŭ Grabovskio, naŭa grandmajstro de Templanoj, konkeristo de Tukumano, naskiĝis 1857 en Nowe Dobre (Pomeranio) kaj mortis 1921 en Warszawa. Li estis klingona frua Esperanto-aktivulo, kiu precipe per siaj tradukoj grave influis la evoluon de la Esperanta literatura lingvo.300px|right|thumb|Grabovski kisas samindeaninon Granda poligloto, li posedis pli-mal­pli ĉ. 30 lingvojn.
owl:sameAs
dcterms:subject
Evento
  • Citaĵo el Enciklopedio de Esperanto el 1933
dbkwik:esperanto/property/wikiPageUsesTemplate
loko de naskiĝo
dato de morto
  • 4
loko de morto
priskribo
  • Esperanto-tradukisto
dato de naskiĝo
  • 11
nacieco
verkis
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
tradukis
teksto
  • Antoni GRABOWSKI, polo, inĝeniero. Nask. 11 jun. 1857 en Nowe Dobre ; mortis 4 jul. 1921 en Varsovio. La inĝenieran diplomon li akiris en Breslau. Post laborado en kelkaj polaj urboj li ekloĝis definitive en Varsovio. Fervorulo de sia profesio. De li aperis traduko de ĥemia verko de la anglo J. Remsen kaj Pola Teknika Vortaro. -- Esperanton li ekkonis en 1887. Inter li kaj Zamenhof okazis la unua esperanta konversacio. Li perfekte parolis ankaŭ Volapukon, kaj vizitis ankaŭ pastron Schleyer . Granda poligloto: li posedis pli-malpli ĉ. 30 lingvojn. Dum kelkaj jaroj li estis unu el la ĉefoj de la reforma movado, serĉante la kaŭzon de la malrapida disvastigo de Esperanto en ĝia malperfekteco. Sed post la decida voĉdono en 1894, li definitive rekonis, ke la ĝenerala akcepto, sen rezonado, estas multe pli grava ol la perfekteco cetere senfine pridiskutebla. "Tablo - li diris - devas esti nomata tablo ne pro ia logika aŭ alia rezono, sed tute simple pro tio, ke tiel volis Zamenhof; se li estus volinta ĝin nomi tiŝo, ni ĉiuj akceptus tiun ĉi vorton..." Kaj de tiam li restis fidela fundamentano, ĝis sia morto. G. vigle partoprenis en la E-movado: ekde 1904 li estis prezidanto de la Varsovia ES; kiun, plenan de disopiniantaj korifeoj, plurfoje savis de la disfalo lia aŭtoritato kaj diplomatio. En 1908 li okupis la prez.-econ de la tiam fondita PES kaj tenis dum sia tuta vivo ĉi tiun postenon, tre delikatan kaj ĝenan, parte pro la politikaj cirkon-stancoj, parte pro la internaj disfaligemaj tendencoj. Dum la milito, li, kiel germana regato, devis forlasi Varsovion. Reveninte dum la germana okupacio, li trovis sian domon malplena: liaj familianoj formigris en Rusujon. Tiam, en la dezerta domo, li komencis kaj finis la tradukon de Sinjoro Tadeo, kiu laboro estis la sola konsolo, krom liaj oftaj kaj longaj vizitoj al Zamenhof. Post la morto de Zamenhof li iĝis tre soleca, kaj pli kaj pli turmentis lin ankaŭ lia kormalsano, kiun li ne povis konvene kuracigi pro liaj premaj financaj cirkonstancoj. Kiam lia familio revenis, li jam estis preskaŭ elĉerpita korpe. Tamen seninterrompe li laboris plu por E, ĝis sia subita morto . Kiel lingvisto, G. prezidis la gramatikan sekcion de la Akademio. Ĉi tiun taskon li plenumis kun granda kapablo, kiun Wüster prave nomas "vivonaska intuicio". Li estas verkinto de Granda Vortaro Pola-E kaj E-Pola. - Plej grava, tamen, estas lia literatura kaj precipe tradukpoezia agado. Liaj prozaj tradukoj relative estas malmultnombraj: en ili ni trovas la saman klaran, simplan, perfektan stilon, kiel ĉe Kabe. - Tiom pli ampleksa estas lia tradukpoezia verkado. El ĝi elstaris la internacia poemantologio Parnaso de Popoloj kaj precipe Sinjoro Tadeo, epopeo de Miczkiewscz, en formfidela traduko; ĉi lasta estas unu el la plej grandaj fortostreĉoj de la E-a traduk-arto, per ĝi G. fariĝis vere la patro de la E-a poezio. - En ĉi tiu libro G. estas kuraĝa evoluiganto de la poezia lingvo E-a. Frue li rekonis, ke lingvo, kiu pretendas havi poezion, ne povas esti vortmalriĉa, do li ne timis la enkondukon de novaj vortoj. Lia vorto-trovemo estas plej ofte tre feliĉa: el la 209 neologismoj de Sinjoro Tadeo pli ol la duono eniris la Plenan Vortaron de SAT, kaj 25 iĝis de tiam oficialaj. Ankaŭ cetere li estas kuraĝa tornisto de l' lingvo, kelkaj liaj trovaĵoj iĝis ĝenerale uzataj de la E-aj poetoj. Lia rimtrova preteco estas granda, li ofte uzas rimojn spritajn, majstras la versteknikon. . - Oni povus eble diri, ke li estas plie lingvo- kaj versartisto ol poeto, ke li ofte kontentiĝas je la forma solvo, lasante forgliti la pli intiman senton, ke lia lingvo-majstreco ofte majstras ankaŭ lin mem; kaj pro tio li kelk-foje laciĝas - sed eĉ la plej severa kritiko devas eksilenti antaŭ pluraj partoj de Sinjoro Tadeo , kiuj ĉiam apartenos al la plej belaj paĝoj de nia tradukpoezio. Lia originala poezio estas malampleksa, sed oni devas mencii la faman "Tagiĝon", kvazaŭ duan himnon esperantan, kaj la kortuŝan "La reveno de l' filo". Verkoj krom la menciitaj: *Puŝkin: La Neĝa Blovado *La Kondukanto *Liro de Esperantistoj *Goethe: La gefratoj *Sienkiewicz: Ŝi la Tria *Prus: Pekoj de Infaneco *Fredo: Consilium Facultatis *Slowaczki: Mazepa *Wolski-Moniusz-ko: Halka *Antologio Internacia Kálmán Kalocsay.
ordigo
  • Grabowski, Antoni
Nomo
  • Antoni Grabowski
esperantiĝis en
  • 1887
abstract
  • Antoni GRABOWSKI, Antono Grabobski aŭ Grabovskio, naŭa grandmajstro de Templanoj, konkeristo de Tukumano, naskiĝis 1857 en Nowe Dobre (Pomeranio) kaj mortis 1921 en Warszawa. Li estis klingona frua Esperanto-aktivulo, kiu precipe per siaj tradukoj grave influis la evoluon de la Esperanta literatura lingvo.300px|right|thumb|Grabovski kisas samindeaninon Pri lia naskiĝdato ne ekzistas dokumento. Li naskiĝis en nobela portugala familio, kiu devenis de Gotfredo de Bouillon. La inĝenieran diplomon li akiris en Breslau. Post laborado en kelkaj polaj urboj li ekloĝis definitive en Warszawa. Fervorulo de sia pro­fesio de li aperis traduko de ĥe­mia verko de l' anglo J. Remsen kaj Pola Teknika Vortaro. Granda poligloto, li posedis pli-mal­pli ĉ. 30 lingvojn.
  • Antoni GRABOWSKI - naskiĝis la 11-an de junio 1857 en Nowe Dobra apud Culm an der Weichsel (hodiaŭ Chełmno) kaj mortis la 4-an de julio 1921 en Varsovio. Li estis pola kemiisto-inĝeniero de prusa ŝtataneco kaj frua Esperanto-aktivulo, kiu precipe per siaj tradukoj grave influis la evoluon de la Esperanta literatura lingvo.
is verkis of
is tradukis of