PropertyValue
rdfs:label
  • Restaĵa homeculo
rdfs:comment
  • Laŭ multnombraj atestaĵoj de antikveco ĝis nun restas vivantaj en montaraj plej izolitaj regionoj kelkaj "Restaĵaj homeculoj". La plejmulto de la sciencistoj, kiuj studis la demandon opinias ke eble estus Neandertala homo, kiu "malaperis" nur antaŭ 35 000 jaroj, kio estas malmulte laŭ la skolo de evoluo. Aliaj opinias pri Homo erectus. 200px|right En Rusio kelkaj sciencistoj esploris aŭ esploras la temon : Vitaly Ĥaĥlov, Igor Burcev, Dimitri Bajanov, Maja Bijkova, Leonid Jerĉov, Michael S. Trachtengerts
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • Laŭ multnombraj atestaĵoj de antikveco ĝis nun restas vivantaj en montaraj plej izolitaj regionoj kelkaj "Restaĵaj homeculoj". La plejmulto de la sciencistoj, kiuj studis la demandon opinias ke eble estus Neandertala homo, kiu "malaperis" nur antaŭ 35 000 jaroj, kio estas malmulte laŭ la skolo de evoluo. Aliaj opinias pri Homo erectus. 200px|right Nomitaj « teruregaj neĝhomoj » de la gazetistoj, pli serioze « Jetio » en Tibeto kaj Himalajo, « Bigfoot » en Oregono, sed ili estis ankaŭ nomitaj « dev » de la antikvaj iranoj, « nasnas » en Pamiro, « Almasty » en Kaŭkazo, « Ksj-gjik » (sovaĝaj homoj) en Kirgizio, "Tungu" de la Nenecoj, Iag Mort de la komioj, "Yeren" en Ĉinio, ktp. Ili fakte estis renkontitaj alie kaj konataj de antikveco : la legendojn helenajn pri la silenoj, saturoj kaj dio Pan kaŭzis renkontoj kun tiuj vilaj longorelaj, krure lertegaj, sekse sentabuaj (parenteze ni memoru la terminon « nimfomanio ») estaĵoj (la lastdata, historia, ne legenda, okazo tia disvolviĝis en Ilirio, proksime de Dyrrhachium, « saturo » kaptita en loko Nymfaeum far la soldatoj de la fama romiana politikisto Sula (alie : Sylla), kiu taksis ĝin multe malpli bela ol tiuj bildigitaj de la artistoj !). Ankaŭ la legendoj pri « Rusalkoj» en Rusio devenas de renkontoj pri virinaj restaĵaj homeculoj, kiuj laŭ ĉiuj atestaĵoj amas bani sin, kaj egale grimpi en arboj, kaj sentabue « varbas » la virajn homojn, kiujn ili renkontas kaj banigas ilin kun si ! Eĉ la arabaj ĝinoj estis tiaj homeculoj, ĉar ili estis ankaŭ nomitaj "Se'ir" t.e. "vilaj", oni diris, ke ili estis la unuaj loĝantoj de Tero, ke ili ne parolas sed ili fajfas (almasty-ojn oni ofte aŭdas fajfi), ke ili geiĝas kaj naskas kiel homoj, ke ili vivas nokte. Eĉ ĝis la mezepoko ili vivis en la Pireneoj (probablas ke la plej lasta manifestiĝis en eŭskiaj montoj dum la dekoka jarcento, kiu originis la legendoj tieaj pri basajaun) kaj trobadora literaturo parolas pri ili, precipe dum la dekkvara jarcento la hispana verkisto Arcipreste de Hita ([Ĥuan Ruis]), en sia « Libro de buen amor » (libro de bona amo) parolas pri la « serranas » virinoj kiuj vivadas en la montaro (kiel ilia nomo diras : monĉenloĝantoj) Sierra de Guadarrama. Li priskribas unu el ili, amasigante la detalojn, kiel gazetisto aŭ policisto, aŭ kiel homo kiu vidis ion eksterordinaran kaj volegas zorge konservigi kaj diskonigi la informojn. left La detaloj listigitaj ekzakte kongruas kun la priskriboj de la modernaj atestantoj, ekzemple en Kaŭkazo aŭ Pamiro. En Kaŭkazo, en vilaĝo de Aĝario kaptitis kaj vivis dum pluraj jaroj, fine de la 19-a jarcento virina restaĵa homeculo, nomita Zana, la afero estis studata de rusa esploristo Boris Porŝnev, ŝi naskis infanojn, de la lokaj viroj, tiuj estis preskaŭ nedistingeblaj de modernaj homoj. En Eŭropo la lasdata okazo de tia renkonto estis en la urbo Kronstadt (nuntempe Braşov en Rumanio) priskribita de germana sciencisto Mikaelo Wagner jare 1794. Tiu kredis, ke li estis ensovaĝiĝinta infano, sed la detala priskribo, kiun li faras montras, ke ne eblis esti moderna homo, kaj ankaŭ ili detale kongruas kun la trajtoj de la restaĵaj homeculoj. Tiajn homojn oni vidas bildigitaj sur fenica pokalo trovita en romia vilao en Palestro (Italio), tiu bildo , el la 8- jarcento a.K. montras egale la malaltan frunton la enprofunditan nazradikon, la genuojn fleksigitajn dum paŝo, kaj laste sed ne balaste uzon de la maldekstra mano por ĵeti. Ankaŭ malnovaj persaj miniaturoj, kaj desegnaĵoj de Alberto Dürer montras similajn estaĵojn. En la mezepoko vojaĝintoj en pamira montaro parolis pri tiaj estaĵoj, ekzemple : En la libro Ŝaraf al-Zaman de Tahir Marvazi, araba vojaĝisto en la XII-a jarcento : „Iu speco da nasnaso (estaĵo komparebla al latina Faŭno) renkontiĝas en regiono Bamir (Pamiro), senhomejo inter Kaŝmiro, Tibeto, Vaĥano (valo nun troviĝanta en Afganio inter Pakistano kaj Ĉinio) kaj Ĉinio. La nasnasoj estas felkovritaj, krom sur la vizaĝo, kaj saltegas kiel gazeloj. La Vaĥananoj ĉasas kaj manĝas ilin.“ En la libro Ŝahar Makala de Nizami al-Arudi, persa sciencisto en la 12-a jarcento : „La besto plej nobla estas la nasnas-o, vivantaĵo vivanta en la ebenaĵoj Turkestan-aj, kun ungoj larĝaj kaj plataj. Kie ajn ĝi vidas homojn, ĝi sekvas ilin kaj rigardas al ili. Kaj kiam ĝi trovas homon solan, ĝi forkaptas lin aŭ ŝin, kaj laŭdire eblas, ke ili gekoncipu kune. Post la homoj ĝi estas la plej supera estaĵo inter la besta regno, tiomtiom ĝi similas al homo : unue per sia dukrura rekta staro, poste per la larĝeco de siaj ungoj, finvice per siaj haroj surkape. » En 1998 franca skipo de esploristoj kun filmistoj krozis valojn lime de Pakistano kaj Afganio, ili vidis tian homon kaj kolektis multe da rakontoj el la lokaj ŝafistoj, kiuj vivas monatojn en la montaro. Montrinte al ili aron de bildoj pri homididaj simioj kaj diverstipaj homoj sovaĝaj, prahistoriaj aŭ fantaziaj, la bildo de ili montrita kiel plej simila al tio, kion ili vidis estas ĉiam la sama: tiu de Aŭstralopiteko. En Rusio kelkaj sciencistoj esploris aŭ esploras la temon : Vitaly Ĥaĥlov, Igor Burcev, Dimitri Bajanov, Maja Bijkova, Leonid Jerĉov, Michael S. Trachtengerts