PropertyValue
rdfs:label
  • Parnasismo
rdfs:comment
  • La Parnasismo aŭ parnasa skolo estas movado aperinta en Francio en la dua duono de la 19-a jarcento de poetoj kiuj ĵuris resuprenigi la poezion sur la monton Parnaso de kie Alphonse de Lamartine estis ĝin malsupreniginta. La nomo aperas en 1886 kiam la eldonisto Alphonse Lemerre publikigas antologion titolitan Le Parnasse contemporain (la nuntempa Parnaso).
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedio/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • La Parnasismo aŭ parnasa skolo estas movado aperinta en Francio en la dua duono de la 19-a jarcento de poetoj kiuj ĵuris resuprenigi la poezion sur la monton Parnaso de kie Alphonse de Lamartine estis ĝin malsupreniginta. La nomo aperas en 1886 kiam la eldonisto Alphonse Lemerre publikigas antologion titolitan Le Parnasse contemporain (la nuntempa Parnaso). Parnasismo estas pens-maniero de iuj talentaj Esperantistoj, kiuj sin okupas pri bel-arta kreado. Ili sentas, ke por krei elegantajn verkojn, oni bezonas vortojn ne-ĉiutagajn. Do, "printempo" estas tro ĉiutaga por esti poezia, sed "primavero" servas por la celo; "Venteto" ne estas tiel bela kiel "zefiro"; ktp. Ili preter-atentis tion, ke por tiuj, kiuj ne konas tiujn "belajn" vortojn, la lastaj signifas nenion. Ĉu oni povas ĝui la "belon" de vortoj, kiujn oni ne konas? Tiuj talentuloj forgesis ankaŭ, ke "poezio" estas nur ornamo por nia vivo sed ne neceso. En Ĉinio la situacio estas pli ridinda. Iuj Esperantistoj perlaboras per Esperanto. Ĉar ili estas profesiaj Esperantistoj, ili sentas, ke ilia parolo aŭ skribo devas esti je profesia nivelo. Por ili, profesia nivelo estas tio, kion komuna publiko ne povas facile kompreni. Tial ili penege parkerigas ne-oftajn vortojn, vortojn troveblajn nur en PIV aŭ PAG aŭ en poemoj de iuj "famaj" internaciaj poetoj, kaj ne perdas ian ŝanĉon por paradi (memoru, ke tiaj vortoj estas "naturaj" por iuj eŭropanoj, sed ne por ĉinaj Esperantistoj, eĉ profesiaj). Iuj instruemuloj eĉ fervore instruas, buŝe aŭ skribe, pri striktaj "reguloj" kiujn oni ne povas trovi eĉ en PAG, sed nur povas trovi en naciaj lingvoj. Ironie, ju pli da tia peno, malpli da lernantoj de Esperanto.